text stringlengths 177 12.5k | length int64 177 12.5k | token_count int64 70 4.1k |
|---|---|---|
# Le Monde diplomatiqueen Esperanto 2011-2013
### Usono kaj Wikileaks
En oktobro 1962, la mondo tuŝis la randon de atommilito. Malmulte antaŭ la elektoj de duonmandato, la usona prezidanto John Kennedy ripetis ke nenia instalo de sovetiaj ofensivaj raketoj en Kubo okazos — ne estos akceptita. Moskvo preteratantis tio... | 11,199 | 3,981 |
Kiel oni vidis, la direktoroj de centraj bankoj en la OEKE-landoj abdikis sian povon super la valutkurzoj, favore al tiuj neregeblaj legioj, la mastrumantoj de pensi-fondusoj, de negoc-bankoj kaj de spekulaj fondusoj, kaj ni ne forgesu la faman “s-inon Watanabe” — metaforo de la tradicia japana dommastrino, ofte respon... | 10,818 | 3,925 |
Por redukti sian dependecon, Pekino ne nur ellaboris komercajn interkonsentojn kun Sauda Arabujo, sed ankaŭ disvolvis reciprokajn investojn en la kampo de hidrokarbidoj. La nacia sauda kompanio *Aramco* tiel instalis kun *ExxonMobil* kaj la ĉina kompanio *Sinopec*, en la ĉina provinco Fujian, rafinejon kun kapacito de ... | 11,459 | 4,058 |
Sur tiu vojo tamen ekzistas multaj obstakloj, kiujn ambaŭ landoj strebas ĉirkaŭiri. La irana atomarmilo estas unu el la plej timindaj. De jaroj Ĉinujo plifortikigas siajn rilatojn kun Irano (ĝia tria plej grava petrolprovizanto, tre post Sauda Arabujo kaj Angolo); ĝi vendas al ĝi armilojn, kaj komerco kun ĝi estas vigl... | 10,426 | 3,729 |
La angla invadas ankaŭ la ĉiutagan vivon. La vendejegoj afiŝas ĝin. *Carrefour* estas subdividita en *“Carrefour Market”*, *“City”*, *“Discount”*; filio de *Auchan* fariĝis *“Simply Market”*. En la industrio, *Renauld Poids lourds* cedis antaŭ *“Renauld Truck”*, la venda filio nomiĝas *“Renault retail group”*, la inter... | 11,262 | 3,923 |
Kun la plurpartieco, starigita komence de la 1990-aj jaroj, s-ro Gbagbo volas enkorpigi la oficialan opozicion. Dum la patro de la sendependiĝo provas aligi al si la vilaĝajn loĝantarojn, la socialista instruisto entuziasmigas urbecan popolon malriĉigitan, kiu revas pri pli bona estonto: junuloj kaj studentoj elklasigi... | 10,998 | 4,037 |
Sed, preter la politika eldiro, la rompo eble nur kaŝas simplan mutacion. Kiel oni komprenu la koncesion, en 2003, de la aŭtonoma haveno en Abiĝano al s-ro Vincent Bolloré, kiu ankaŭ estis nomumita komandanto en la nacia ordeno de Eburbordo? Kaj kio pri la ligoj de s-ro Gbagbo kun s-ro Robert Bourgi, lernanto de Jacque... | 11,291 | 4,059 |
La sukceso de *Emirates* kaj *Dubai International Airport* estas imitata aliloke en la Golfo. Almenaŭ ok regionaj kompanioj konkurencas kun ĝi por pasaĝeroj kaj frajto kun la samaj enspezoj kaj senkonsidere pri elspezoj. Ĉiuj estas ŝtataj kaj malprofitaj. *Qatar Airways* kaj *Etihad* (Abu-Dabio), la plej fortaj konkure... | 11,209 | 4,054 |
(Noto: Martine van Woerkens, *Nous ne sommes pas des fleurs. Deux siècles de combats féministes en Inde*, Albin Michel, Parizo, 2010, p. 95.)
En Egiptujo, jam en la 1920-aj jaroj Huda Sharawi fondis la egiptan feministan union kaj engaĝis sin en la naciista batalo. En 1929, en la stacidomo de Kairo, ŝi provokis skanda... | 11,145 | 3,983 |
Se nacio estas historia kaj kultura komunumo, la kvalito do, de “historia” Franciano fariĝas absoluta valoro, tiu de franca civitano havas male nur relativan valoron, ĉar ĝi indikas nur juran kategorion, artifike kreitan. Eblas do konsideri, sesdek kvin jarojn post la rasaj leĝoj de Vichy, ĉu indas senigi la francan ci... | 11,519 | 4,038 |
Ŝia analizo, aperinta en novembro 1979, entuziasmigis la kandidaton Ronald Reagan, tiom ke li post sia elekto nomumis la aŭtorinon ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Kirkpatrick estis studinta du strategiajn malsukcesojn, kiujn Vaŝingtono ricevis en la sama jaro: la iranan revolucion kaj la sandinistan revolucion en N... | 10,942 | 3,925 |
(Noto: De Nicolas Sarkozy ĝis Ségolène Royal, preter Dominique Straŭss-Kahn — kiu posedas *riad*, domon, en Marakeŝo-, pluraj francaj politikistoj neniel skrupulis pri vizito al ĉi tiu “amika diktaturo” dum la ĵusaj jarfinaj festotagoj.) (Noto: *El País*, 30-a de januaro 2011 www.elpais.com/articulo/internacion...) ... | 11,193 | 4,061 |
Por kompensi la malmultiĝon de la publika mono, DRK turnas sin al la internacia helpo. *“La financado ĉefe venas de la tradiciaj pruntantoj, plejmulte el la multflankaj kaj duflankaj financaj institucioj, inter kiuj la Monda Banko, la Afrika Banko por Evoluado, la Eŭropa Invest-Banko, la Araba Banko por ekonomia evolua... | 11,172 | 3,998 |
Li estas 93 jarojn aĝa. Li nomiĝas Stéphane Hessel. Kaj lia vivhistorio estas nekredebla romano. Tia ĝi fakte estis, iasence, jam antaŭ lia naskiĝo. Eble kelkaj memoras la filmon de François Truffaut *Jules et Jim*. Nu, la nekonformema virino ludata de Jeanne Moreau kaj unu el ŝiaj du amantoj, *Jules,* germana judo tra... | 11,432 | 4,050 |
La disiĝ-provoj de Katango (eksbelga Kongo) en 1961 kaj de Biafro (Niĝerio) en 1967 estis tute rifuzitaj de la OAU kaj UN. Proklamita en 1991, la provo de Somalilando nuligi sian kunfandon kun la itala Somalio (efektivigita en 1960) ankoraŭ ne ricevis laŭleĝan solvon, malgraŭ fakta sendependeco. En la kazo de suda Suda... | 10,962 | 3,949 |
Cetere, verŝajne ja dank’al tiuj kreskantaj danĝeroj en la nordo, la referendumo povis disvolviĝi en granda trankvilo. Malfortigita, prezidanto Al-Bachir mildiĝis rilate al la sudo. Lia vizito en Juba, ĵus antaŭ la referendumo, estis interpretita, je ĉies surprizo, kiel vera “pac-deklaro”. La ŝtatestro eble volis tiel ... | 9,924 | 3,594 |
Nu, la streĉiĝoj kun Israelo kaj la internaciaj sankcioj ebligas al la teherana reĝimo, kuraĝigita pro la malfortiĝo de siaj ĉefaj regionaj konkurantoj (Egiptio kaj Saud-Arabio), reaktivigi sian naciisman retorikon. Tio des pli utilas al ĝi, ĉar la verda movado de 2009 ne estis neniigita de la seninterrompa subpremado ... | 11,198 | 4,036 |
La rolo de la interkonaj retejoj estis esenca. Ili ebligis transiri la muron de la timo: anticipa scio, ke dekoj da miloj da homoj manifestacios je certa tago je difinita horo, estas garantio por oni, ke oni ne protestos izolita, tiel metante sin solece al eblaj reprezalioj fare de la politika sistemo. La tunizia sukce... | 10,724 | 3,914 |
Tamen, la minaco estas ja inflacio de kredito. Por limigi la invest-fuŝadon kaj la nemoveblaĵo-vezikon, la regantoj strebas fermi la prunto-kranon. La trian fojon ene de 4 monatoj, ili altigis la interezkvoton kaj la devigajn rezervojn de bankoj; ili starigis imposton en kazo de revendo de apartemento, kies celo ne est... | 11,396 | 4,082 |
AFP kovras cent sepdek kvin landojn, kun cent dek oficejoj kaj kvindek korespondantoj, Reuters disponas pri reto de preskaŭ cent kvindek korespondantoj kaj la AP pri oficejoj en sepdek du landoj, sed *Xinhua* nombris cent korespondanto-oficejojn en 2009 kaj cent tridek en julio 2010. Tiu ekspansi-strategio, laŭ *Newswe... | 11,316 | 3,992 |
En ĉi-momento ili estas paralizitaj de la okazantaj ŝanĝoj, intence troigas la rolon de la islamistoj, komparas tion kun la islama revolucio de 1979 en Teherano kaj multigas la gurdadon pri la “irana minaco”, kiun la mondo, laŭ ili, ne komprenas, aŭ ili anoncas al la soldatoj, same kiel la ministro pri defendo Ehud Bar... | 11,565 | 4,080 |
Nu, la milito lastanalize apartenas al tiuj, kiuj decidas kaj faras ĝin, ne al tiuj kiuj rekomendas ĝin revante ke ĝi estos mallonga kaj gaja. Oni povas hejme fari senmankajn planojn de milito sen malamo kaj sen riproĉendaj “misoj”, sed la armea forto, al kiu oni konfidas la taskon plenumi ilin, faros tion laŭ siaj ink... | 11,586 | 4,052 |
La aktuala revigliĝo de armita streĉiteco sur la korea duoninsulo estas parto de komplika strategia ludo farata kontraŭ la fono de milita stato kiu jam daŭris pli ol duonjarcenton. En julio 1953, nura armistico deklaris la halton de milito kiu, dum tri jaroj, interbataligis la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KD... | 11,236 | 3,975 |
Kvankam la malfermiĝo de Ĉinio estis bonvenigita de la cetera mondo, tiu de la KDPR estis sufokita ekde la komenco. Sen komercaj ligiloj al aliaj landoj, la reformoj ne havis la atendatan ekonomian efikon sur la ekonomion. Aliflanke, la reformoj, kune kun premo de ordinaraj popolanoj, efektive estigis profundajn sociaj... | 10,980 | 3,983 |
La libiaj insurgentoj meritas la helpon de ĉiuj demokratoj. Kolonelo Gadafi estas neapogebla. La internacia koalicio atakanta lin ne estas kredinda. Demokratio ne estas konstruebla per fremdaj bomboj. Ĉi kvar faktoj, ĉar parte kontraŭdiraj, nutras certan maltrankvilon, ĉefe ĉe la maldekstro, rilate al la operaco *Aŭror... | 11,164 | 4,015 |
Tio estas malĝusta. Kaj Karakaso firme dementas. Sed la internaciaj amaskomunikiloj mordas la logaĵon kaj tuj direktas siajn lumĵetilojn sur la konekton sugestitan de la Foreign Office. Malgravigante la pompajn akceptojn de la libia diktatoro fare de Romo, Londono, Parizo kaj Madrido, la monda gazetaro insistas pri la ... | 11,139 | 3,991 |
Due: ekzistas aliaj maljustaĵoj en tiu regiono — la palestina suferado, la milita saŭdaraba interveno en Barejno kontraŭ la sendefenda ŝijaista plimulto, la eksterproporcia brutaleco de la registaroj de Jemeno kaj Sirio... —, pri kiuj ĝuste tiuj potencoj atakantaj Gadafi fajfas, tiel montrante duoblan moralon.
Trie: l... | 11,461 | 4,064 |
(Noto: Vd “L’ajustement structurel du secteur privé dans le monde arabe: taxation, justice sociale et efficacité économique”, en Louis Blin kaj Philippe Fargues (sub gvido de), *L’économie de la paix au Proche-Orient*, vol. 2, Maisonneuve et Larose-Cedej, Parizo, 1995.) (Noto: Vd *Le Nouveau Gouvernement du monde*, L... | 11,180 | 4,028 |
La malfacilaĵoj venis de la politika flanko. En decembro 1979 Usono publikigis sian unuan liston de la ŝtatoj, kiuj subtenas terorismon. Libio estas inter ili, aparte pro sia helpo al radikalaj palestinaj movadoj. Iom poste Vaŝingtono fermis sian ambasadejon en Tripolo, kaj malpermesis al usonanoj aĉeti libian nafton. ... | 11,063 | 3,991 |
Iom post iom la filoj de s-ro Kadafi anstataŭis la proksimulojn de sia patro. Tiel, la ministro pri Defendo, s-ro Younes Jaber — kiu ĵus aliĝis al la ribeluloj — komandis nur marĝenajn trup-unuojn, dum la plej bone ekipitaj unuoj estis sub la regado de kvar filoj de s-ro Kadafi: Saadi, Moatissim, Mohammed kaj Khamis.
... | 11,223 | 3,931 |
*“Sed tuj la postan matenon, je la oka horo, la unuan aferon matene, ili sukcesis trovi min por hazarda narkotaĵtesto. Nun, ili ne povis trovi min por preni min al la kortumo, kion ili devintus fari, sed ili ja sukcesis trovi min tuj la postan matenon por hazarda narkotaĵtesto”*, daŭrigis Muad’Dib. Li klarigis, ke la j... | 11,303 | 3,997 |
Tamen, la enketitoj restas tre ligitaj al ŝtat-interveno en la ekonomio, al protektado de labor-merkato, al redistribuado (57% de la enketitoj en 2007 favoras la ideon, ke oni *“prenu al la riĉuloj por doni al la malriĉuloj”*). La valoroj egaleco kaj solidareco restas do forte enradikiĝintaj, kaj estas troige diagnozi ... | 11,417 | 3,998 |
(Noto: Atomreaktoro estas nur sistemo por varmigi akvon. Por tio oni uzas la fision de la atomo de uranio 235 (U235), kies kerno-fendiĝo — pro la t.n. “atoma malintegriĝo” — produktas enorman varmo-energion. Necesas emfazi, ke el 156 tunoj da tero oni ekstraktas nur unu tunon da urania mineralo, el kiu oni ekstraktas n... | 11,068 | 4,018 |
LUNDON LA 11-an de aprilo 2011 la tutmondaj televidiloj disvidigis bildojn de Laurent Gbagbo stuporanta kaj lia edzino Simone, afliktita. La paro, kiu regis Eburbordon dum dek jaroj estis arestita en la subteretaĝo de la prezidanta loĝejo bombata de la franca taĉmento *Licorne*, enkadre de la Operaco de Unuiĝintaj Naci... | 10,928 | 3,954 |
En tiu ĉi batalo s-ro Ouattara koncentris siajn klopodojn al la interna fronto, kie la celo estas regi la bildojn vidatajn de la eburbordanoj. Dum sia balotkampanjo, li ankaŭ apogis sin al s-ino Patricia Balme (PB Com), unu el la plej konataj komunikistoj sur la profitdona afrika merkato pri bildo-konsilado. La 16-an d... | 10,816 | 3,887 |
La pruvon de tio liveris antaŭ niaj okuloj la irlanda kaj portugala registaroj, kiuj, tamen rande de bankroto, faris dum la lasta novembro malesperan batalon por eviti la uzadon de la urĝa dispozicio kreita en majo 2010, kiu estas simpla antaŭprezento — malpli prema — de la estonta Fonduso: ili prave vidas en ĝi rompon... | 10,593 | 3,861 |
Pro tio oni devus ankaŭ forigi Leninon el la marmora tombomonumento kaj enterigi lin malproksime de la (sovetia) tombejo de la Kremlo, kiun oni povus ankaŭ forigi. Porparolanto de tiu postulo estas s-ro Vladimir Ĵirinovski, gvidanto de la tre naciisma Liberaldemokrata Partio de Ruslando. Dum televida debato li pentris ... | 10,339 | 3,706 |
Per tiu ritmo, la malgranda insulo baldaŭ malfermis siajn pordojn al la financaj gigantoj. La abundego de kredito ebligis al la loĝantaro festi kun ekzalto la finon de la jardekoj de kvantolimigo de kredito per la kribrilo de la politikaj retoj: fine la islandanoj sentis sin vere “sendependaj”. Tio eble klarigas ilian ... | 10,764 | 3,869 |
La prokrasto ĝis 2011 de la plej akraj tranĉoj en la publikaj elspezoj lasis iom da spiro por la ekonomio. Ĝis nun, Islando spertis malpli grandan malkreskon de sia aktiveco ol Irlando, Estonio kaj Litovio — kie la rigoro regas. Dum la senlaboreco estis je du elcentoj en 2006, ĝi oscilas inter sep ĝis naŭ elcentoj post... | 10,699 | 3,873 |
Fine, okaze de sia tria pintkunveno en Sanya (Ĉinujo) en aprilo 2011, tiu klubo de novaj potenclandoj transformiĝis en veran politikan instancon kun la aligo de Sudafriko, kiu ne estis kvalifikita de siaj ekonomiaj plenumoj por eniri la klubon. Ĉinujo kaj Barato ja plene akordiĝis en defendo de la interesoj de la sojlo... | 11,323 | 4,011 |
Por konduki verajn reformojn, kondiĉe ke li decidos tion, li devus perfidi la interesojn de sia etendita familio, tiujn de la estroj de siaj servoj kaj de la armeo — aparte sia frato Maher, komandanta la prezidantan gvardion kaj unu el la plej malmildaj elementoj de la reĝimo-, potencajn figurojn de la alavita komunumo... | 10,582 | 3,742 |
Kompreneble, la eksĉefo de la IMF kaj eksa socialista kandidato ĉe la porprezidanta balotado en 2012, akuzita de hotela ĉambristino pri seksa atako kaj provo de perforto en Novjorko la 14-an de majo 2011, havas la rajton esti rigardata kiel senkulpa ĝis la verdikto de la usona justico. Sed la sinteno en Francio de soci... | 10,754 | 3,815 |
S-ro Jean-Pierre Chevènement, honorprezidanto de la Respublikana kaj Civitana Movado (*Mouvement républicain et citoyen*, MRC), komparas tiun epizodon kun la politika kursŝanĝo de la socialistaj gvidantoj.*“La vera kursŝanĝo estas la jaro 1983, kiam ni aliĝis al la eŭropa monsistemo, kaj fakte al la novliberalismo*, kl... | 10,929 | 3,829 |
Nu, ligi la necesan ŝanĝon (tuta rekonstruado de la eŭropa sistemo aŭ eĉ nur revizio de la statuto de la ECB) kun malcerta estonteco donus “malmobilizan karakteron” al la projekto. “La tempo de politiko, daŭrigas la eksprezidanto de Attac, estas la nacia tempo: tie, kie ankoraŭ ekzistas institucioj, kiuj ebligas elekti... | 11,098 | 3,986 |
Kun kristanismo, inter la 3-a kaj 5-a jarcentoj de nia erao, la regantoj forlasas intervenismon. La demando pri naskigo pasas de la politika kampo al religia kaj morala sfero. Vigla debato aperas ĉirkaŭ la demando pri supereco de virgeco, prezentata kiel plej alta virto, pri geedzeco, malestimata favore al asketismo, k... | 10,509 | 3,923 |
La 20-a jarcento travivis senprecedencan evoluon: la monda loĝantaro kvarobliĝis (de 1,6 miliardoj en 1900 ĝis 6,1 miliardoj en 2000). Tiu kresko rezultis el adicio de tri fenomenoj. Fine de la 18-a jarcento jam, iuj landoj en la Nordo komencis sperti malkreskon de la mortokvoto (beba, infanjunula kaj patrina), kiu en ... | 10,510 | 4,010 |
Ĝis nun, la malrapidigo de ĝia demografia kresko nekontesteble estis valora atuto, tiom por ĝia ekonomia evoluado, kiom por la ĝenerala plibonigo de la loĝantar-vivnivelo. En tiu komenco de la 21-a jarcento Ĉinujo tiel fariĝis esenca aganto sur la tutmonda ekonomia scenejo. Tiu sukceso fontas el la profunda reformado d... | 10,595 | 3,941 |
“Por ni, la ĉefa minaco ne estas usonaj kanonoj, sed fazeoloj. La fazeoloj kiujn kubanoj ne manĝas”. Ni estas en 1994 kaj la okazo estas malofta: la ministro de defendo, Raúl Castro, publike malkonsentas kun sia frato Fidel kiu kontraŭas al la liberaligo de agrikulturaj merkatoj, ago kiu stimulus la produktadon de manĝ... | 10,336 | 3,917 |
En la lando de “socialismo aŭ morto”, omaroj estas rezervitaj por turistoj kaj eksportado. Fiŝkaptistoj prenas sur sin la taskon protesti kontraŭ ĉi tiu maljustaĵo pere de la nigra merkato, kaj tiel certigas al si ĉiumonatajn enspezojn de proksimume USD 700. Docentoj kiuj havas Retaliron, luigas siajn pasvortojn vesper... | 10,800 | 4,012 |
Je la 9-a de februaro, dungitoj de urbocentra kuracistejo renkontiĝis por diskuti la *lineamientos* — la dokumento prezentita al la Kongreso — kiu konsistis el 32 paĝoj kaj 291 proponoj el kiuj kelkaj koncernas la estontecon de ĉiuj kubanoj: laŭmeritaj salajroj, laŭleĝigo de la “merkata prezo”, revizio de socialaj prog... | 11,139 | 3,720 |
Sed aliaj rimedoj, pli rafinitaj, ebligis mildigi la premon de la ŝuldo. Ekzemple la brita publika ŝuldo pasis inter 1945 kaj 1955 de 216% al 138% de la malneta enlanda produkto (MEP), tiu de Usono de 116% al 66%. Kaj tio sen plano de malabundo, male. Kompreneble, la postmilite vigla ekonomia evoluo aŭtomate sorbis la ... | 10,697 | 4,073 |
*Morto-kvoto beba kaj infana. -* Nombro de infanoj mortintaj antaŭ la aĝoj respektive 1 jaro kaj 5 jaroj, por mil vivaj naskoj en la sama periodo.
*Morto-kvoto infan-adoleskanta. -* Nombro de homoj en generacio, mortintaj inter unujara aĝo kaj plenkreska aĝo, do infanoj kaj adoleskantoj (ĝenerale antaŭ la aĝo 20-jara)... | 10,870 | 4,081 |
*Little Caesars, Dunkin’ Donuts, Popeyes, Burger King, Denny’s, Pizza Hut, Wendy’s, McDonald’s* (oni eĉ sukcesas tamen trovi lokon por manĝi) ... Tegucigalpa estas, teorie, la ĉefurbo de Honduro (sed iuj elvokas Vaŝingtonon). Kvankam la grandaj komunikilaj grupoj apartenas al la dek familioj de la oligarĥio, *Radio Glo... | 11,365 | 4,093 |
En sia jara parolado ĉe la Dumao, la 10-an de majo 2006, la eksa prezidanto Vladimir Putin metis demografion je la rango de *“la plej grava problemo”* de la lando kaj fiksis tri prioritatojn: *“Unue ni devas redukti nian mortokvoton. Due ni bezonas taŭgan kaj efikan migropolitikon. Fine ni devas kreskigi la naskokvoton... | 11,020 | 4,084 |
Escepte de kelkaj naftoriĉaj regionoj de okcidenta Siberio kaj de Moskvo, kiu ne kaŝas sian ambicion de “monda metropolo” kaj gajnis pli ol 1,5 milionon da loĝantoj ene de 20 jaroj (11,5 milionoj laŭ la lasta popolnombrado), la distrikto, kies loĝantaro plej kreskis, estas tiu de la Sudo. La montaraj popoloj de Nord-Ka... | 10,861 | 3,852 |
ANTAŬE, estis la unua mondo, la “Nordo”, kiu estis supozata bloko de prospero; la dua mondo, tiu de la sovetiaj landoj; kaj la tria mondo, ariganta la malriĉajn landojn de la “Sudo”, submetita ekde la 1980-aj jaroj al la ordonoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF). La dua dissplitiĝis komence de la 1990-aj jaroj kun la ... | 10,700 | 3,961 |
Post jardeko da marasmo, la nuklea industrio iĝis fortigita post la klimat-konferenco de Kopenhago de decembro 2009. Ĝiaj defendantoj elvokis eĉ veran renaskiĝon. Sed la akcidento de Fukuŝimo renversis la ludkartojn. Multaj landoj anoncis prokraston de siaj projektoj — Germanujo kaj Svislando, hieraŭ viglaj defendantoj... | 11,031 | 3,995 |
(Noto: *The New York Times*, 29-a de aprilo 2011.) (Noto: Malaltiĝo de la gasprezo favoras, nerekte, la profitojn de la produktantoj de nekonvencia petrolo en Kanado, ĉar necesas bruligi ĉirkaŭ 20 kubajn metrojn da gaso por ekstrakti unu petrolbarelon el bitumaj sabloj.)
Rigardante pli zorge, ŝajnas ja, ke la malreg... | 11,104 | 3,989 |
Krome, la Internacia Pun-Kortumo (IPK), starigita en 2002, povas, por la unua fojo, persekuti deĵorantajn ŝtatestrojn, malobservante ilian diplomatian imunecon pro plej gravaj leĝrompoj (militkrimoj, krimoj kontraŭ la homaro kaj de agreso). S-ino Emma Bonino, deputito kaj poste eŭropa komisaro, opinias ke la IPK povas ... | 10,463 | 3,781 |
NEEVITEBLE ŜVEBAS suspekto de arbitreco. en 1990 la ŝtatoj, kiuj en Irako uzis perforton laŭ internacia mandato, certe ne agis sen krompensoj, ĉar temis pri strategia regiono. Same la milita subteno de Parizo, iama kolonia potenco, al la Respublikanaj Fortoj de Eburbordo (FRCI) de s-ro Ouattara ne okazas sen strikte fr... | 11,623 | 4,084 |
Unuflanke, troviĝas la malriĉegaj grupoj, kiel la migraj laboristoj el la kamparo kaj la laboristoj kaj oficistoj, kiuj perdis sian laboron: ili ne disponas pri instituciaj kanaloj por konsiderigi siajn interesojn, ili havas neniun intertraktan potencon, neniun rimedon por influi la ilin koncernantajn politikojn. Kaj i... | 11,914 | 4,054 |
En decembro 2010, kiam la prezidanto de Usono cedis por la unua fojo al ĝia premo, kiam li daŭrigis por du jaroj la tre malegalecajn malaltigojn de impostoj, kiujn lia antaŭulo George W. Bush estis decidinta. Kvar monatojn poste, ĉi-foje parolante kiel Ronald Reagan, s-ro Obama ĝojis pri *“la plej grava jara malaltigo ... | 10,745 | 3,993 |
Kaj ankaŭ la “Eŭropakto”, kreita en marto 2011, ne solvas ion. Fakte temas pri plia severigo de la ŝparemo, pri interkonsento por “konkuremo” antaŭvidanta redukton de la publika elspezado kaj pliajn aranĝojn por elspezlimigo, kaj ĉefe vipas — denove — la salajrulojn. Ĝi pun-minacas tiujn ŝtatojn ne akordiĝantajn al la ... | 11,704 | 4,088 |
Por provi solvi tiun kontraŭdiron, ni proponis la koncepton “integra ŝtato”: la momenton en kiu la socio iom post iom alproprigas al si la procezon de arbitracio kaj tiel superas la kontraŭeco inter ŝtato (kiel maŝino kiu centraligas la decidojn) kaj la socia movado (kiel maŝino por malcentraligi kaj demokratiigi ilin)... | 11,361 | 3,970 |
(Noto: Bolivio disponas pri la plej grandaj rezervoj de tiu metalo, kiu estas uzata ĉefe en la konstruado de elektraj baterioj.) (Noto: La aŭtoro elvokas grupon de intelektuloj de kiu parto publikigis manifeston “Por reakiro de la ŝanĝprocezo por la popolo kaj de la popolo”, la 18-an de junio 2011.) (Noto: La uzval... | 10,720 | 3,907 |
Kaj la “verda miraklo” sin movas al la balotujoj. La 27-an de marto, la ekologiistoj ricevas 24,2% de la voĉoj en Baden-Virtembergo, la plej riĉa kaj multloĝata “lando” de Germanujo, tradicie konservativa. Pli ol duobligante sian antaŭan rezulton (11,7%en 2006), ili trudas sin kiel la duan politikan forton, post la CDU... | 11,074 | 3,983 |
Konvinkitaj ke “ekonomio kaj ekologio estas destinitaj por akordiĝi”, la Grünen perfekte ilustras la mutacion okazantan de dek kvin jaroj inter la anoj kaj la voĉdonantoj de la partio. Longtempe firme maldekstra, la “verda kaj alternativa listo” (GAL) spertis bruan foriron de parto de siaj historiaj membroj en 1999, pr... | 11,395 | 3,990 |
Demokratio aŭ plutokratio, jen la elektebleco. La komplekso mono/amaskomunikiloj instalas balotan pejzaĝon pli riglitan ol ĉio vidita en Usono de la fino de la 19-a jarcento. La fakuloj jam diagnozis refluson de entuziasmo okaze de la 2010-baloto. Kial miri? La civitanoj jam komprenis, ke iliaj etaj individuaj donacoj,... | 11,830 | 4,044 |
Cele kontraŭbatali la decidon de la Plejalta Kortumo “Citizens United” (vd supran artikolon), la leĝ-propono de la demokrata deputito Alan Grayson, lerte baptita “La negocmedioj okupiĝu pri siaj aferoj”, proponas pagigi 500%-imposton por ĉiuj pagoj de entreprenoj profite al siaj preferataj partioj aŭ kandidatoj. S-ro G... | 11,171 | 4,037 |
Kaj ili alte taksas sian aŭtonomecon: pro ilia rekta kontakto kun gastoj, estas malfacile kontroli ilin kaj estas neeble normigi ilian laboron. Same, la neceso klopodi por dorloti gastojn ekde sunleviĝo ĝis sunsubiro donas al la personaro senton de libereco kiu ebligas, ke ili pli vole akceptu siajn laborkondiĉojn. Ĉar... | 11,503 | 4,061 |
SED TIO ne helpas. La taksad-agentejo *Standard & Poor’s* decidas malaltigi la noton de la usona ŝuldo, kiu pasas de AAA al AA+. Kvankam la decido estis bazita sur fantaziaj nombroj (al la buĝeta deficito de dek jaroj la agentejo erare aldonis 2.000 miliardojn da dolaroj, do 1.389 miliardojn da eŭroj), la decido kaŭzis... | 11,125 | 3,901 |
Hodiaŭ estas alie. La mondo plimalboniĝis. La esperoj malaperis. Unuafoje depost unu jarcento en Eŭropo, la novaj generacioj ĝuos pli malaltan vivnivelon ol siaj gepatroj. La novliberala tutmondiga procezo mistraktas la popolojn, humiligas la civitanojn, forprenas de la junularo ties estontecon. Kaj la financa krizo, k... | 10,924 | 4,013 |
*“Tio estas en iliaj genoj”*, Charlotte asertas por klarigi la diligentecon de sia dungitino. *“La filipinaninoj havas tre agrablan kontakton. Kaj, pro sia kulturo, ili estas ĉiuj sindonemaj. Ili ŝategas infanojn! Estas kvazaŭ ilia amuziĝo, ĉar, vi scias, ili vere ne havas amuzan vivon. Lennie, kio helpas ŝin, tio esta... | 10,577 | 3,944 |
Ĉe la dektria etaĝo de la *Elegant Terrace*, riĉula konstruaĵo kun gardisto kaj naĝejo, en la mezo de Midlevels, la ŝika kvartalo en la Centro de Honkongo, la pordo malfermiĝas kaj silueto diskrete forŝoviĝas. *“Elena! Julien estas franca ĵurnalisto. Li verkas artikolon pri la ĉiutaga vivo de la servistinoj en Honkongo... | 10,829 | 3,938 |
Sed ĉi tiuj dinamikoj ankaŭ embarasas la institucion, kaj ĝia lasta raporto faras el ili tre instruan bilancon, konfirmante la multajn mallaŭdojn de la NRO-j. Ĉi tiuj kritikoj unue temas pri la argumento de pli racia, kaj sekve pli produktiva, ekspluatado de grundoj ĝis nun subekspluatitaj. Tiucele, aro de modernaj tek... | 11,072 | 3,889 |
Unua kapital-pago, 38 milionoj da eŭroj, celas la realigadon de la infrastrukturoj, de 40 kilometra akvoproviza kanalo, de vojoj, kaj aranĝado de 25.000 hektaroj. La akvo de la ĵus konstruita kanalo devenas de Niĝer-riverego, devojigita je la nivelo de la Markala-baraĵo. Ĝi devas esti dividita kun la agrokulturistoj de... | 10,879 | 3,875 |
Almenaŭ la politika identeco de la grandaj partioj — aŭ la personeco de iliaj gvidantoj en kazo kie tiu identeco povas ŝajni fluktua — estas proksimume konata. Malfacilas diri la samon pri la fantoma Libera Patriota Unio (UPL), fondita lastan junion de aferisto instalita en Londono kaj kiu riĉiĝis en Libio, s-ro Slim R... | 11,145 | 4,071 |
Sa socialistoj de la FDTL ankaŭ rifuzas lasi sin enfermi sur la religia kampo. Kiam ili defendas la kodon de la persona statuso kiu — escepte la heredon — donas al la virinoj la egalajn rajtojn kun tiuj de la viroj, ili prezentas tiun statuson kiel fundamentan elementon de la nacia identeco, ne kiel pruntaĵon el la okc... | 10,974 | 3,952 |
En marto 2002 la Sekurec-konsilio de la UN proklamis sian emon al vizio de regiono, kie kunekzistus du ŝtatoj, Israelo kaj Palestino. La postan jaron, la “kvaropo” (Usono, EU, Rusujo kaj UN) publikigis “vojplanon”, kiu enhavis kreadon de la palestina ŝtato antaŭ la fino de 2005. Post haltiĝo de la intertraktado, prezid... | 11,300 | 4,069 |
Tiam la usona ministrejo pri eksterlandaj aferoj (*Department of State*), la ministrejo pri defendo kaj la *Central Intelligence Agency* (CIA) montriĝas zorgigitaj, sed ne Clark Clifford, la jura konsilanto de prezidanto Harry Truman. Simile kiel la proksimuloj de la demokrata prezidanto, tiu ĉi insistas pri tio, ke fi... | 11,363 | 4,037 |
Por plej favora simulado, ni supozu, ke Ateno sukcesos reekvilibrigi siajn publikajn financojn post tri aŭ kvar jaroj, tiel ke la ŝuldo ne preterpasos 200% de la malneta enlanda produkto (MEP). Tio ne certas: ĝi nun alproksimiĝas 160%, kaj la buĝeta deficito mezurita por la periodo januaro-aŭgusto 2011 estas 18 miliard... | 10,578 | 3,973 |
Intertempe, la okcidentaj registaroj heredas saman ekvacion: malpli da enspezoj, pli da bezonoj, kreskanta dependeco vide al la kreditoroj. La plej multaj akceptas kvazaŭ faton, ke la sistemo funkcias inverse. Teorie, la bankoj, komprenataj kiel kreditpumpiloj, financas la ekonomion; praktike, la ekonomio financas bank... | 10,947 | 4,022 |
PLI CELTRAFA subpremo aldoniĝas al ĉi tiuj kolektivaj punoj. Multaj oponantaj ĵurnalistoj, verkistoj kaj sindikatistoj restadis en malliberejo. Kiam ili ne mortas tie — kiel la ĵurnalisto Germain Cyrille Ngota Ngota, forpasinta en karcero en aprilo 2010-, pli kaj pli da opoziciuloj finfine, pro senkuraĝiĝo, forlasas op... | 11,178 | 4,033 |
Kvankam Kalikato havas proporcie malpli da ladurboj ol Bombajo, malriĉeco estas nedisputeble pli videbla. La plej evidenta ekzemplo estas la homtirataj rikiŝoj. Ĝuste en la urbocentro, sur strato Patrino Teresa kaj proksima al restoracio McDonald’s, magra maljunulo, sunbrunigita, nudpieda, tiras per sia rikiŝo dikan ju... | 10,600 | 3,776 |
La socia transformado, kies neceson proklamas la plej multaj maldekstraj kandidatoj por registaraj respondecoj, kaj eĉ ties urĝan neceson, bezonas, ke ili vidu en ili pli ol elektokampanjan retorikon. Sed ankaŭ ... ke ili akiru la potencon. Kaj ĝuste pri tiu punkto la modera maldekstro riproĉas la “radikalulojn” kaj la... | 10,993 | 3,872 |
EKIRINTE de Pekino, la ĉina tre rapida trajno (China Railways Highspeed, CRH) veturas pli ol cent kilometrojn hore direkte al Taiyuan, ĉefurbo de Shanxi-provinco. Tiu nordĉina provinco, kun sia plenplenaj vojoj, sia ĥaosa trafiko de kamionoj troŝarĝitaj veturantaj al la grandaj urboj, longtempe estis la ĉefa karboprodu... | 10,798 | 4,001 |
La viroj de Koutal ja ne povis prizorgi plantadon de arboj, ĉar ili estis tre okupataj. Iuj laboris en la najbara salminejo, kien ili veturis per “rapidaj busetoj”, kiuj reveturigis ilin nur je nokto. Aliaj jam migris al Dakaro la ĉefurbo por trovi dungon — ian ajn.
(Noto: Kamionetoj, kiuj, kontraŭ kelkaj afrikaj fran... | 11,324 | 4,085 |
(Noto: *El País*, Madrido, 18a de oktobro 2011)
Estas interese observi, ke ETA anoncis sian rezignon pri armiluzado ĝuste unu monaton antaŭ la decida leĝdona elekto de la 20a de novembro 2011. Tiun elekton, laŭ opinienketoj, tre probable gajnos la Partido Popular / Popola Partio (PP), venkinto ĉe la lastaj lokaj elekt... | 11,410 | 4,023 |
*“Ni bezonas inkluzivan Konstitucion, kiu parolu pri civitanoj kaj demokratio,, kaj kiu evitu ĉian etnan referencon al la turka identeco*, asertas s-ino Gulten Kisanak, kunprezidanto de la BDP kaj eksa deputito de Diyarbakir. *De la unua konstitucio de 1924, oni neis nian identecon, tio estas la kialo de tiu longa konf... | 10,585 | 3,739 |
La asembleo, kiu kunvenis por la unua fojo la 8-an de aprilo 1956 en la tron-salonego de la palaco de Bardo — kun alta simbola valoro — prezidigis Burgibon. Ses tagojn poste, ĝi decidis konstitucian leĝon el unu sola artikolo konsistanta el tri linioj: “la eta konstitucio de 1956”. Burgibo, konscie ke la demando pri la... | 11,218 | 4,074 |
(Noto: John Maynard Keynes, *Les Conséquences économiques de la paix*, Gallimard, Parizo, 1919.)
Ĉi tiu “unua tutmondiĝo” abrupte finiĝas en 1914, kiam la kunagado de naciismo kaj militismo donas mortigan baton al la eŭrop-centrita internacia ordo de la 19-a jarcento. La milito klare aperigas la kontraŭdiron inter la ... | 11,471 | 4,060 |
Ja prefereble forgesi la triumfajn komunikojn, la promesojn de financa re-regulado (kiuj aspektas ridindaj en 2011, kiam la tutan bank-sistemon denove minacas ruiniĝo) kaj la certigojn, ke “la krizo estas nun malantaŭ ni”, kiujn oni hezitas klasifiki en la kategorioj de gaja dadaisma provoko, aŭ de plej vastega stultec... | 10,491 | 3,793 |
Sed la ideo mem, ke ĉiuj eŭropaj ŝtatoj adoptos samtempe ĉi tiun strategion ja plej certe destinas ĝin al neniiĝo, ĉar laŭkonstrue ĝi havas sencon nur unuflanka! La konkurenca avantaĝo estas relativa donitaĵo: oni povas deziri konverton de ĉiuj al la virta germana modelo, sed nur se oni forgesis, ke ĝia ĝeneraligo esta... | 10,622 | 3,909 |
La eŭropa projekto devis certigi la prosperon, plibonigi la demokration en la ŝtatoj antaŭe regataj de armeaj juntoj (Grekio, Hispanio, Portugalio) kaj senprajmigi la “militkaŭzantajn naciismojn”. Ĝi realigas la ĝustan malon: forpurigadoj, registaroj transformitaj en pajlohomojn de la borsoj, vekiĝo de malsimpatio inte... | 11,296 | 4,083 |
La prezidanto ja povas fieri pri jara kreskokvoto je 7%, inflacio “limigita” je 22,9% kaj pri ekstera ŝuldo preskaŭ forviŝita post kiam la lando plenumis ĉiujn kondiĉojn de la iniciato “Malriĉaj Landoj Tre Enŝuldiĝintaj” (MLTE). Krome, la kvin projektoj, kiuj konsistigis la programon de s-ro Kabila dum la balotperiodo ... | 11,127 | 4,006 |
La suburbo Bumbu, en Kinŝaso, ŝajnas metita sur subĉielan rubaĵejon. La kvazaŭ-stratoj estas baritaj de veturil-skeletoj forlasitaj al la malrapida forviŝo de senmovigita tempo, stagnanta same kiel la malfreŝa akvo, kiu ĝis en la domoj, estas parto de la familio. Ĉi tie elektro forestas, same kiel la ŝtato. Estas taŭga... | 11,233 | 4,025 |
Kiel protekti la kolektivan proprietaĵon, kiam por ekvilibrigi sian buĝeton, la registaroj forvendas la publikajn servojn aŭ malŝparas la naturajn riĉofontojn? Ellaborita en la anglosaksa mondo, kaj evoluigita en landoj, kies ŝtato estas malmulte centralizita kiel Italujo, la nocio “komuna havaĵo” proponas transpasi la... | 11,252 | 3,902 |
Tiel, en oktobro, *Le Monde diplomatique* publikigis enketon pri la franca atomsistemo. Ĝi montris la problemojn pri sekureco, kiuj estis parte kaŭzitaj de la obsedo je profitigo de la firmao *Electricité de France* (EDF), kies akciuloj zorgas ĉefe pri malaltigo de la elspezoj. Ĝis tie, nenio tre rimarkinda; kun la eta... | 11,859 | 4,085 |
Tamen ne maleblas ekskludi la scenaron de disfalo, kiu povus esti kaŭzita de batalo inter frakcioj sine de la familio Kim — kiel ĉe la morto, en julio 1994, de Kim Il-sung, kies dua edzino volis bari la vojon al Jong-il. Inter la muroj de la pompa rezidejo de la ruĝa suvereno — masiva konstruaĵo, ĉirkaŭata de pinarbaro... | 10,883 | 3,887 |
Fine aperas la urbo Zintano, staranta super la regiono. Tie estas la sidejo de la milit-konsilio de la regiono Okcidento, kiu ludis gravan rolon de kunordigado de la operacioj en la *djebel Nefoussa* kaj preparis la ofensivon al la ĉefurbo. Inter proksimume tridek kvin mil loĝantoj la urbo nombras pli ol tri mil *thouw... | 10,716 | 3,884 |
Subsets and Splits
No community queries yet
The top public SQL queries from the community will appear here once available.