text stringlengths 1 114k |
|---|
Tekstaro de Esperanto Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj |
Quo Vadis Verkis: Henryk Sienkiewicz El la pola originalo tradukis Lidia Zamenhof Eldonado: Polonia Varsovio 1957 Grandeco: 716 paĝo(j). |
La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton |
Proksimuma tradukojaro: 1933 |
Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof |
Tiu ĉi versio de "Quo Vadis" estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934, dum tiu de 1957 uzas la formon "Lidia". |
La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas "h" anstataŭ "ĥ". Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: "La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj 'ĥ' devis esti kelkafoje anstataŭita per 'h'. P. E. B.". Tie ĉi la litero "h" estas ŝanĝita al "ĥ" en la nomoj "Aĥajo", "Bakĥo", "Ĥebrono" k... |
Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de "Quo Vadis" bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957. |
ĈAPITRO I Petronius vekiĝis apenaŭ ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nero, kiu longiĝis ĝis malfrua nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diradis, ke li matene vekiĝas kvazaŭ rigida, nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed matena bano kaj zorga masaĝado... |
La publikajn vaporbanejojn li vizitadis malofte — nur en esceptaj okazoj, se oni povis tie aŭdi iun admiron vekantan retoron, pri kiu oni parolis en la urbo, aŭ se en la ephebia okazis speciale interesaj luktoj. Cetere li havis en sia insula propran banejon, kiun la fama kompariano de Severus, Celer, plivastigis por li... |
Post tiu festeno, dum kiu, enuigita per arlekenado de Vatinius, li partoprenis kun Nero, Lucanus kaj Senecio la diskuton: ĉu virino havas animon — leviĝinte malfrue, li ĝuis, kiel ordinare, banon. Du grandegaj bandistoj ĵus metis lin sur cipresan mensa, kovritan per neĝblanka egipta byssus, kaj per manoj, trempitaj en ... |
Sed post certa tempo li ekparolis, kaj, malferminte la okulojn, demandis pri la vetero, kaj poste pri la gemoj, kiujn juvelisto Idomen promesis alsendi hodiaŭ, ke li rigardu ilin. Montriĝis ke la vetero estas belega, kun facila vento de la Albana montaro, kaj ke la gemojn oni ne alportis. Petronius denove duonfermis la... |
Petronius ordonis enlasi la gaston en la tepidarium, kien ankaŭ li mem transiris. Vinicius estis filo de lia pli aĝa fratino, kiu antaŭ jaroj edziniĝis kun Marcus Vinicius, konsulo en la tempo de Tiberius. La juna Vinicius servis nune sub Corbulo kontraŭ la partoj*, kaj post la fino de la milito revenis en la urbon. Pe... |
* Nomo de gento. |
— Saluton al Petronius — diris la juna viro, enirante per elasta paŝo en la tepidarium; — estu al vi favoraj ĉiuj dioj, precipe Asklepioso kaj Cypria, ĉar sub la gardo de ili ambaŭ nenio malbona povas al vi okazi. |
— Bonvenon al vi en Romo, kaj dolĉa estu al vi ripozo post la milito — rediris Petronius, etendante la manon el la ondaj faldoj de mola teksaĵo el carbassus, per kiu li estis ĉirkaŭvolvita. Kiaj novaĵoj en Armenio, kaj ĉu, estante en Azio, vi ne trafis iam en Bitinion? |
Petronius estis iam provincestro de Bitinio, kaj plie, li administris ĝin energie kaj juste. Ĝi prezentis strangan kontraston kun la karaktero de tiu homo, fama pro sia molanimeco kaj plezuramo. Tial li volonte rememoradis tiun tempon, ĉar ĝi estis pruvo, kio li povus kaj scius esti, se plaĉus al li. |
— Mi estis foje en Herakleo — respondis Vinicius. — Corbulo sendis min tien por venigi helpajn taĉmentojn. |
— Ha, Herakleo! Mi konis tie unu knabinon el Kolĥido, per kiu mi fordonus ĉiujn ĉi tieajn eksedzinojn, ne esceptante Poppaean Sed tio estas malnova historio. Rakontu, prefere, kio okazas ĉe la parta flanko. Envere enuigas min ĉiuj tiuj Vologesoj, Tiridatesoj, Tigranesoj kaj ĉiuj tiuj barbaroj, kiuj, kiel diras la juna ... |
— Tiu ĉi milito malsukcesas, kaj sen Corbulo ĝi povus iĝi malvenka. |
— Carbulo! je Bakĥo! li estas vera dio de milito, vera Marso: granda militestro, kaj samtempe ekscitema, justa kaj malsaĝa. Mi amas lin almenaŭ tial, ke Nero lin timas. |
— Corbulo ne estas malsaĝa. |
— Eble vi pravas, sed cetere tio estas indiferenta. Malsaĝeco, kiel diras Pyrrho, neniel malsuperas saĝecon kaj neniel diferencas de ĝi. |
Vinicius komencis rakonti pri la milito, sed kiam Petronius duonfermis la palpebrojn, la juna viro, vidante lian lacan kaj iom malgrasiĝintan vizaĝon, ŝanĝis la temon de la interparolo kaj kun certa zorgemo komencis demandi pri lia sano. |
Petronius denove malfermis la okulojn. |
Lia sano!... Ne. Li ne sentis sin sana. Li ankoraŭ ne atingis, vere, la staton de la juna Sysena, kiu tiagrade perdadis la sentopovon, ke alportata matene en banejon, li demandadis: "ĉu mi sidas?" Sed li ne estis sana. Vinicius rekomendis lin al la gardado de Asklepioso kaj Cypria. Oni eĉ ne scias, kies filo estis tiu ... |
En tiu ĉi memento Petronius komencis ridi, post kio li kontinuigis: |
— Verdire antaŭ du jaroj mi sendis en Epidaŭron tri dekduojn da vivaj turdoj kaj pokalon da oro, sed ĉu vi scias kial? jen mi diris al mi: ĝi helpos aŭ ne helpos, sed certe ne malhelpos. Se homoj ankoraŭ oferdonas al dioj, mi tamen pensas, ke ĉiuj rezonas same, kiel mi. Ĉiuj, eble krom la mulistoj, kiuj dungas sin al v... |
— Jes — diris Vinicius. — Ne atingis min la sagoj de l' partoj, sed trafis min la pafo de Amoro — tute neatendite kelkan distancon de la urba pordego. |
— Je la blankaj genuoj de Ĥaritoj! Vi rakontos al mi ĉi tion en libera tempo. |
— Mi venis ĝuste por demandi vian konsilon — respondis Marcus. |
Sed en tiu ĉi memento eniris epilatores, kiuj okupiĝis pri Petronius, kaj Marcus, forĵetinte la tunikon, eniris en banujon kun mezvarma akvo, ĉar Petronius invitis lin al bano. |
— Ha, mi eĉ ne demandas, ĉu via amo estas reciproka — rediris Petronius, rigardante la junan, kvazaŭ skulptitan el marmoro, korpon de Vinicius. Se Lizipo estus vin vidinta, vi ornamus nun la pordegon al Palatino, kiel statuo de Herkulo en ties juneco. |
La juna viro ridetis kontente kaj komencis subakviĝadi en la banujo, elplaŭdante abunde ĉe tio la varmetan akvon sur la mozaikon, prezentantan Heron en la momento, kiam ŝi petas Dormon pri endormiĝo de Zeŭso. Petronius observis lin per kontenta rigardo de artisto. |
Sed kiam li finis kaj konfidis sin laŭvice al la epilatores, eniris legisto kun bronza skatolo sur la ventro kaj paperaj rulaĵoj en la skatolo. |
— Ĉu vi volas aŭskulti? — demandis Petronius. |
— Se ĝi estas via verko, volonte! — respondis Vinicius — sed se ne, mi preferas interparoli. Poetoj nune kaptas homojn ĉe ĉiuj stratanguloj. |
— Prave. Oni povas preterpasi neniun bazilikon, neniun banejon, neniun bibliotekon aŭ librovendejon, ne ekvidante poeton, gestantan, kiel simio. Kiam Agrippa venis ĉi tien el Oriento, li kredis, ke tie estas frenezuloj. Sed tia estas la nuna tempo. La cezaro verkas versaĵojn, do ĉiuj lin imitas. Oni nur rajtas verki ve... |
— Kial "kompatinda"? |
— Ĉar oni diris al li, ke li imitu Odiseon kaj ne revenu al la hejma sojlo ĝis nova decido. Tiu Odiseado estos por li tiom pli facila, ke lia edzino ne estas Penelopo. Mi ne bezonas diri al vi, ke tiu ago estis malsaĝa. Sed ĉi tie neniu konsideras aferojn alie, ol supraĵe. Ĝi estas sufiĉe mizera kaj enuiga libro, kiun ... |
— Ĉu ne estas en ĝi viaj aferetoj? |
— Estas, sed la aŭtoro maltrafis, ĉar mi estas kune pli malbona kaj malpli vulgara, ol li min prezentis. Vidu, ni jam delonge perdis la senton de tio, kio estas nobla aŭ malnobla, kaj al mi mem ŝajnas, ke dirante la veron, tiu ĉi diferenco ne ekzistas, kvankam Seneca, Musonius kaj Thrazeas pretendas, ke ili ĝin vidas. ... |
* Aktoro. |
— Mi kompatas tamen Fabriciuson! Li estis bona kamarado. |
— Pereigis li lia ambicio. Ĉiu lin suspektis, neniu bone sciis, sed li mem ne povis elteni kaj ĉiuflanken en sekreto disbabilis la aferon. Ĉu vi aŭdis la historian de Ruffinus? |
— Ne. |
— Ni do transiru en la frigidarium, kie ni senvarmiĝos kaj kie mi ĝin rakontos al vi. |
Ili transiris en la frigidarium, kie en la mezo ŝprucis fontano, kolorigita pale-roze kaj disportanta la aromon de violoj. Tie, sidiĝinte en niĉoj, kovritaj per silko, ili komencis senvarmiĝi. Dum memento regis silento. Vinicius dum certa tempo medite rigardis bronzan faŭnon, kiu fleksinte nimfon trans sian ŝultron, av... |
— Tiu ĉi estas prava. Jen kio estas la plej bona en la vivo. |
— Pli malpli! sed krom tio vi amas militon, kiun mi ne ŝatas, ĉar en tendoj la ungoj fendiĝas kaj ĉesas esti rozkoloraj. Cetera ĉiu havas siajn plaĉojn. La Kuprobarba amas kanton, precipe sian propran, kaj la maljuna Scaurus — sian korintan vazon, kiu nokte staras apud lia lito, kaj kiun li kisas, se li ne povas dormi.... |
— Ne. Mi neniam kunmetis tutan heksametron. |
— Ĉu vi ludas liuton kaj kantas? |
— Ne. |
— Ĉu vi ĉarveturas? |
— Mi partoprenis siatempe vetveturojn en Antiokio, sed sen sukceso. |
— Do mi estas tute trankvila pri vi. Kaj al kiu partio en la hipodromo vi apartenas? |
— Al la Verduloj. |
— Do mi estas tute trankvila, tiom pli, ke vi posedas verdire grandan havaĵon, sed ne estas tiel riĉa, kiel Pallas aŭ Seneca. Ĉar vidu — nun bone estas ĉe ni verki versaĵojn, kanti ĉe liuto, deklami kaj vetveturi en cirko, sed ankoraŭ pli bone, kaj precipe pli sendanĝere, estas ne verki versaĵojn, ne ludi, ne kanti kaj... |
— Mi komprenas lin — rediris Vinicius. — Sed lialoke mi farus ion alian. |
— Kion nome? |
— Mi formus fidelajn legiojn el la tieaj montaranoj. Bravaj soldatoj estas tiuj iberianoj. |
— Vinicius, Vinicius! Mi preskaŭ volus diri, ke vi ne kapablus al tio. Kaj ĉu vi scias, kial? ĉar tiajn aferojn oni faras, sed ne parolas pri ili, eĉ kondiĉe. Koncerne min, mi lialoke ridus je Poppaea, ridus je la Kuprobarba, kaj mi formus legiojn ne el iberianoj, sed el iberianinoj. Eventuale mi verkus kelkajn epigram... |
— Vi intencis rakonti al mi lian historion. |
— Mi ĝin rakontos al vi en la unctuarium. |
Sed en la unctuarium la atenton de Vinicius okupis io alia, nome belegaj sklavinoj, kiuj tie atendis la sinbanintojn. Du el ili, negrinoj, similaj al mirindaj statuoj el ebono, komencis ŝmiri iliajn korpojn per delikataj aromaĵoj el Arabujo, aliaj, lertaj en kombado frigianinoj, tenis en la manoj, molaj kaj fleksemaj, ... |
— Je Zeŭso la Nubkolektanto! — diris Marcus Vinicius. Kian elekton vi havas ĉi tie! |
— Mi preferas elekton, ol kolekton — respondis Petronius. — Mia tuta familia* en Rome ne superas kvarcent personojn, kaj mi pensas, ke per persona priservado eble nur novriĉuloj bezonas pli multajn homojn. |
* Hejma sklavaro. |
— Pli belajn korpojn eĉ la Kuprobarba ne posedas — parolis Vinicius, disblovante la nazon. |
Je tio ĉi Petronius respondis kun certa amika senzorgeco: |
— Vi estas mia parenco, kaj mi estas nek tiel nekomplezema, kiel Bassus, nek tiel pedanta, kiel Aulus Plautius. |
Sed Vinicius, ekaŭdinte la lastan nomon, forgesis momente pri la knabinoj el Koso, kaj vive levinte la kapon, demandis: |
— Kial venis en vian penson Aulus Plautius? Ĉu vi scias, ke mi, elartikiginte la manon apud la urbo, pasigis ĉe ili dekkelkajn tagojn? Okazis, ke Plautius alveturis en la memento de la akcidento, kaj vidante, ke mi tre suferas, kunprenis min en sian hejmon, kaj tie lia sklavo, kuracisto Merio, resanigis min. Ĝuste pri ... |
— Kial? Eble vi okaze enamiĝis je Pomponia? Se jes, mi bedaŭras vin: virino nejuna kaj virta! Mi ne povas imagi pli malbonan kuntrafon de cirkonstancoj, ol tion. Brrr! |
— Ne je Pomponia — eheu! — diris Vinicius. |
— Je kiu do? |
— Se mi mem scius, je kiu? Sed mi eĉ ne scias bone ŝian nomon: Ligia, ĉu Callina? Oni nomas ŝin hejme Ligia, ĉar ŝi devenas el la nacio de la ligoj*, sed ŝi havas sian barbaran nomon: Callina. Stranga estas la domo de Plautius: svarmoplena kaj senbrua, kiel la boskoj en Subiako. Dum dekkelkaj tagoj mi ne sciis, ke tie ... |
* Nomo de gento. |
— Se ŝi estas sklavio, aĉetu ŝin. |
— Ŝi ne estas sklavino. |
— Kio ŝi estas do? Liberigitino de Plautius? |
— Neniam estinte sklavino, ŝi ne povis esti liberigita. |
— Sekve? |
— Mi ne scias: reĝa filino, aŭ io simila. |
— Vi ekinteresas min, Vinicius. |
— Sed se vi volos mi aŭskulti, mi kontentigos vian intereson. La historio ne estas tro longa. Vi eble persone konis Vannuson, la reĝon de la svevoj, kiu, ekzilita el sia patrujo, dum longa tempo restadis en Romo, kaj eĉ famiĝis per feliĉa kubludado kaj per bone veturigado. La cezaro Drusus ree surtronigis lin. Vannius,... |
— Mi memoras, tie estis en la tempo de Claudius, antaŭ nelonge. |
— Jes! Eksplodis milito. Vannius helpvokis la jazigojn, kaj liaj simpatiaj nevoj la ligojn, kiuj, aŭdinte ion pri la riĉaĵoj de Vannius kaj allogitaj per espero de militraboj, venis en tia nombro, ke la cezaro Claudius mem komencis timi pri la apudlima paco. Claudius ne volis miksi sin en la militojn de la barbaroj, li... |
— Kiel vi eksciis tion? |
— Aulus Plautius mem rakontis ĝin al mi. La ligoj efektive ne transpasis tiam nian limon, sed la barbaraj venas, kiel uragano, kaj forkuras, kiel uragano. Tiel ankaŭ malaperis la ligoj kun siaj uraj kornoj sur la kapoj. Ili venkis la svevojn kaj jazigojn do Vannius, sed ilia reĝo pereis, kaj ili foriris kun rabaĵoj, la... |
— Kaj? |
— Kaj mi ripetas al vi, ke de kiam mi vidis, kiel la sunradioj trabrilis ŝian korpon ĉe la fontano, mi enamiĝis je ŝi freneze. |
— Ŝi estas do tiel diafana, kiel petromizo, aŭ juna sardino? |
— Ne ŝercu, Petronius, kaj se vin erarigas la facileco, kun kiu mi mem parolas pri mia pasio, sciu, ke sub helkolora vesto ofte porfundaj vundoj sin kaŝas. Mi devas diri al vi ankaŭ, ke, revenante el Azio, mi dormis unu nokton en templo de Mopsuso por havi aŭguran sonĝon. Kaj en la sonĝo aperis antaŭ mi Mopsuso mem kaj... |
— Mi aŭdis, kiel Plinius diris, ke li ne kredas je la dioj, sed kredas je sonĝoj, kaj eble li pravas. Miaj ŝercoj ankaŭ ne malhelpas al mi pensi kelkfoje, ke efektive ekzistas nur unu dia estaĵo, pratempa, ĉiopova, krea — Venus Genitrix. Ŝi kunigas la animojn, ŝi kunigas la korpojn kaj aĵojn. Eroso eligis la mondon el ... |
— Ha, Petronius, pli facile estas filozofi, ol doni bonan konsilon. |
— Diru al mi, kion ĝuste vi volas? |
— Mi volas havi Ligian. Mi volas, ke miaj brakoj, kiuj nun ĉirkaŭas nur aeron, povu ĉirkaŭi ŝin kaj alpremi al la brusto. Mi volas spiri per ŝia spiro. Se ŝi estus sklavino, mi donus por ŝi al Aulus cent knabinojn kun piedoj blankigitaj per kalko, signe ke ili estas unuafoje vendataj. Mi volas havi ŝin en mia domo tiel... |
— Ŝi ne estas sklavino, sed cetere ŝi apartenas al la familia de Plautius, kaj ĉar ŝi estas forlasita infano, oni povas konsideni ŝin alumna. Plautius povus ŝin cedi al vi, se li volus. |
Subsets and Splits
No community queries yet
The top public SQL queries from the community will appear here once available.